Gabriele d'Annunzio
TAGMEZO

Tagmez'. La vojo longe etendas sin
antaŭen, rekte, blanke de arda bril',
ĉeflanke poploj bruligitaj,
herbo nenie sur ega flavo.

Nenia voĉo en la sufoka varm'
inerta; flagras nun kiel incendi'
l' aero. Muto. Pendas lango
al la ĉevaloj irantaj lace.

Sed homoj staras kurbe ja sur la kamp',
sangŝvitaj, lasas baki la kapon al
la brul' de l' senkompata suno,
mankas al ili guteto akva,

peceto pana. En tiu arda hum'
enprofundigas trupo de malesper'
la feron; okulestingiĝe
ili rigardas al si, ne plendas.

Ja persekutas kvazaŭ malica di'
ĉi malbenitojn de la vivo-sufer'
eterna; nukokline al la
sulko de ter', ili eĉ ne plendas.

Tagmezo, hor' de manĝo abunda, de
dolĉmolaj sonĝoj. Ili puŝadas la
brilantan feron. Ho, pioĉu,
filoj, pioĉu, ripoz' ne estas.

Pioĉu, filoj, mizerikordo ne
ekzistas ja, pioĉu, dum al furi'
de l' tifo spitas viaj brakoj.
Filoj, pioĉu, ripoz' ne estas.